La «triopo» (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mon-Fonduso [IMF]) revenas al Ateno por reeki la intertraktadon inter Grekio kaj ties kreditoroj kaj klopodi atingi akordon antaŭ la 20 de aŭgusto por tria savprogramo je valoro de 86.000 milionoj da eŭroj.

Eŭropa Unio petas pliajn reformojn kiel kondiĉon por la liberigo de la mono. Mina Andreeva, proparolanto de la Eŭropa komisiono indikis en gazetarkonferenco ke «Oni atendas pli da reformoj flanke de la grekaj aŭtoritatoj por ebligi rapidan pagon kadre de la Eŭropa Meĥanismo de Stabileco».

Grekio devas pagi, la 20-an de aŭgusto, pliajn 3.200 milionojn da eŭroj al Eŭropa Centra Banko. Dume Yanis Varoufakis, eksa greka ministro pri financoj, defendas la alternativan planon kiun li preparis dum li estis ministro kaj kiu inkluzivis revenon al Draĥmo.