Rubriko
Ni ĉiutage publikigas zorge elektitajn novaĵojn el ĉiuj anguloj de la mondo. Tiuj ĉi novaĵoj prezentas rigardon de la mondo laŭ ses dimensioj — Socio, Teĥnologio, Ekonomio, Medio, Politiko, kaj Kulturo & Lingvo — ĉar nenia grava ŝanĝo okazas en izoleco.
La nederlanda registaro sekvas la rekomendon de Willemijn Aerdts, ministro pri cifereca ekonomio, kaj blokas la aĉeton de Solvinity fare de la usona firmao Kyndryl, kiu novembre pasintan jaron anoncis sian intencon akiri ĝin.
La pakistana ĉefministro, Shehbaz Sharif, finis sian 4-tagan viziton al Ĉinio la 26-an de majo. Kadre de la vizito oni celebris la datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio en 1951.
Armenio kaj Usono subskribis interkonsenton por plifortigi sian strategian kunlaboron. La subskribo de la interkonsento sursceniĝas nur kelkajn semajnojn antaŭ la okazigo de la parlamentaj balotoj en Armenio.
La registaroj de Panamo kaj Sudafriko formaligis akordon por pli ampleksa ambaŭflanka kooperado en la kampo de maraj aferoj. La akordo estis oficiale prezentita en la Panama ĉefurbo per komunikaĵo de la Panama Mara Aŭtoritato.
Restoracio en Usono enkondukas vendostimulan koncepton reage al kreskanta nombro de malplenaj tabloj dum la vespermanĝa servo.
La firmao Hitachi atingis interkonsenton kun la meksika registaro por la realigo de signalaj kaj telekomunikaj sistemoj de nova fervoja koridoro en la nordoriento de Meksiko.
Ateno kaj la kvaropo de kreditoroj finas la intertraktadon pri la teknikaj detaloj de la tria savprogramo. La programo kostos 86.000 milionojn da eŭroj kaj daŭros ĝis 2018.
La industria produktado en Urugvajo kreskas je pli ol sep procentoj en la unuaj ses monatoj de la jaro kompare kun la sama periodo de 2014, informis la Nacia Instituto pri Statistiko.
La Centra Banko de Ĉinio devalutas juanon kies kurzo falas je du procentoj rilate al la dolaro. Temas pri la plej granda fluktuo de la kurzo ekde 2005.
Maroko intencas kontribui per 100 milionoj da dolaroj al la fonduso Africa50, kies sidejo troviĝas en Kazablanko, kaj provizi la fonduson per ĉiuj facilaĵoj bezonataj por plenumi ĝian mision, diris Mohammed Boussaid, ministro pri Ekonomio kaj Financoj.
Ferrari prezentis sian unuan plene elektran aŭton lunde kaj jam marde la akcioj falis en pluraj borsaj merkatoj.
La kabineto de la registaro de Urugvajo aprobis hieraŭ planon por energia efikeco. Per tiu ĉi plano oni celas ŝpari 1.690 kilotunojn da ekvivalento de nafto en la venonta jardeko.
Sudano aprobis planon por kreskigi la generadon de hidroelektra kaj termoelektra energio. La plenumo de la aprobita plano aldonos 3.155 megavatojn en 2020 kio ebligos kontentigi la mendadon de elektro de la lando.
Japanio fariĝas la unua internacia membro de la usona projekto de artefarita intelekto: «Misio Genezo».
Planto, delonge uzita en tradicia medicino, estas detale pristudata kadre de esploro kiu povus rezultigi novajn eblojn por terapio kontraŭ kancero.
Antaŭ nelonge publikiĝis la testado de 3-dimensie printitaj spavoj (senpilotaj aviadiloj) fare de la brita mararmeo. Nun diskoniĝas ke ankaŭ la usona mararmeo fabrikas siajn spavojn per 3-dimensiaj printiloj.
Aŭstralio konfirmas la unuan morton pro difterio en preskaŭ unu jardeko kadre de la plej grava ekapero de la malsano en jardekoj.
En Bangladeŝo morbila ekapero kaŭzis la morton de pli ol 500 infanoj kaj superŝarĝas la hospitalojn. La enlandaj aŭtoritatoj entreprenis amasan vakcinadon por haltigi la disvastiĝon de la malsano.
Inter la tri novaj kazoj troviĝas la ŝoforo kiu transportis la unuan konfirmitan enlandan pacienton kaj sanlaboristo.
La sistemoj por tertrema monitorado en Aŝgabato estos modernigitaj kadre de nova partnereco inter Turkmenio kaj Japanio.