Maroko intencas kontribui per 100 milionoj da dolaroj al la fonduso Africa50, kies sidejo troviĝas en Kazablanko, kaj provizi la fonduson per ĉiuj facilaĵoj bezonataj por plenumi ĝian mision, diris Mohammed Boussaid, ministro pri Ekonomio kaj Financoj.

En sia interveno en la ĝenerala konstitua asembleo de la fonduso Africa50, li atentigis pri tio ke tiu ĉi sindevontigo flanke de Maroko celas impulsi kooperadon en Afriko.

Li ankaŭ substrekis la bezonon de infrastrukturoj en la kontinento kaj aldonis ke la Afrikaj landoj bezonas ĉirkaŭ 100.000 milionojn da dolaroj jare, sed la lokaj registaroj sukcesas jare mobilizi nur 45.000 milionojn da dolaroj.