Rubriko
La LKK kaj la organizantoj de la UK publikigas bultenojn, kaj la kongresa kuriero helpas orientiĝi en la kongreso. Sed kio pri la vivo ekster la "muroj" de la kongreso? Kiuj estas la zorgoj de la lokanoj, kaj kiuj estas la kurantaj debatoj kaj konversacioj en la urbo kaj lando gastigantaj la kongreson? En ĉi tiu rubriko ni donas specialan atenton al la kongresurbo kaj strebas provizi vin per la rimedoj por orientiĝi en la vivo kaj konversacioj ekster la kongreso. Ne estu plia turisto, sed engaĝiĝu kiel plia lokano.