La laboroj de plibonigo kaj pligrandigo de la transportostacio en la municipo Raaba-Grambach apud Graco, Aŭstrio, oficiale finiĝis post du jaroj kaj duono. La projekto ricevis investon de 73,5 milionoj da eŭroj kaj havigas al la urbo trafiknabon, kiu konektas opciojn de publika transporto (trajno kaj buso) kun instalaĵoj por biciklantoj kaj aŭtomobilveturantoj.

Plie, la stacio estis adaptita por esti pli alirebla. Konstruiĝis du flankaj 160 metrojn longaj kajoj kaj tunelo por piedirantoj, kiu konektas kun la kajoj per du liftoj, kio faciligas la eniron sen ŝtupoj.

La renovigita stacio estas buse ĉirkaŭ 40 minutojn for de Congress Graz, kongresejo de la UK, kiu troviĝas tuj apud la ĉefplaco (Hauptplatz) kaj proksime de la tramhaltejo Hauptplatz/Congress.