La kabineto de la registaro de Urugvajo aprobis hieraŭ planon por energia efikeco. Per tiu ĉi plano oni celas ŝpari 1.690 kilotunojn da ekvivalento de nafto en la venonta jardeko.
La ministrino pri Industrio kaj Energio, Carolina Cosse, asertis, ke la ŝparota sumo egalvaloras al 45 elcento de la energia matrico de la lando en 2012.
Ŝi klarigis en gazetara konferenco en Montevideo ke la plano plenumota inter 2015 kaj 2024 inkluzivas edukajn agadojn, asistadon al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj optimumigon de la energia konsumo de la ŝtato.