La itala firmao Ferrari, fabrikanto de luksaj kaj sportaj aŭtoj, lanĉis sian unuan plene elektran aŭton, kies nomo estas «Luce» — itala vorto por lumo.

Reagoj al la lanĉo en sociaj retejoj estis tre variaj. Kelkaj opiniis ĝin «majstraĵo», dum aliaj parolis pri «senutila rubaĵo». La fakto estas, ke la prezento okazis lunde la 25-an de majo kaj jam en la marda sesio de la borsaj merkatoj la akcioj de Ferrari falis je pli ol 8 procentoj en Milano kaj je 5 procentoj en Novjorko.

La dubinda entrepreno kaj lanĉo de Ferrari estas plia ekzemplo de la malfacilaĵoj, kiujn alfrontas la fabrikantoj de luksaj kaj sportaj aŭtoj en la merkato kaj sektoro de elektra transportado.

Fontoj: