Sudano aprobis planon por kreskigi la generadon de hidroelektra kaj termoelektra energio. La plenumo de la aprobita plano aldonos 3.155 megavatojn en 2020 kio ebligos kontentigi la mendadon de elektro de la lando.
La generado de termoelektra energio kreskos je 900 megavatoj por atingi 3.555 megavatojn en 2020. Ĵuse en pluraj sudanaj regionoj okazis senlumiĝoj kio estigis protestojn en Ĥartumo kaj en aliaj urboj.
Pasintjare en decembro, la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) avertis ke, se Sudano ne entreprenos alternativajn projektojn kiuj prenu en konsideron la malkreskon de la pluvado kaj la kreskon de la konsumo, ĝi alfrontos problemojn de generado de elektro.
35 procento el la loĝantaro en Sudano havas aliron al elektro dum pli ol 25 milionoj da personoj ankoraŭ ne estas konektitaj al la nacia elektra reto, laŭ PUND.