La Medicina Universitato de Graco kaj la Universitato de Graco kunlabore finpretigis studprogramon pri psikoterapio, kiu ekfunkcios en la venonta vintra semestro 2026/27. La studprogramo disponigos 140 studlokojn, kio egalas al kvarono el ĉiuj studlokoj disponeblaj en Aŭstrio.

La lanĉo de la nova studprogramo okazas koincide kun kreskanta mendado de psikoterapiaj servoj. Robert Krotzer, respondeculo pri sano ene de la urbestraro de Graco, informis, ke «multaj personoj devas atendi dum monatoj por rendevuo kun psikoterapiisto aŭ ili ne povas pagi por la bezonata helpo».