Morbila ekapero en Bangladeŝo kaŭzis la morton de pli ol 500 infanoj ekde marto. Tiu ĉi ekapero de morbilo estas jam la plej mortiga en jardekoj kaj la nombro de mortintaj infanoj daŭre kreskas.
La enlandaj aŭtoritatoj startigis kampanjon de amasa vakcinado por batali la malsanon. La landa estro de UNICEF, Rana Flowers, informis ĉisemajne ke la kampanjo jam atingis 18 milionojn da infanoj. Tamen, sanaŭtoritatoj jam indikis ke la sekvoj de la vakcinado plene efektiviĝos nur post monatoj.
“kvankam morbilo estas tre kontaĝa, sana bebo senkomplike povas supervivi kun minimuma medikamentado”, deklaris al novaĵagentejoj Ainul Islam Khan, infankuracisto en hospitalo en Dako, la ĉefurbo de Bangladeŝo.
Fontoj: