Sanaŭtoritatoj en Ugando raportis tri novajn kazojn de ebolo, kio portas la totalon al kvin konfirmitaj kazoj kaj pelis la enlandajn aŭtoritatojn al intensigo de la laboroj por la spurado de kontaktoj kun infektitoj kaj tiel kiel eble plej rapide haltigi la disvastiĝon de la malsano.
Tio ĉi koincidas kun la averto de la Afrika publiksana agentejo, pasintan sabaton 23-an de majo, pri la riskoj por 10 pliaj landoj kadre de tre kontaĝa varianto de ebolo disvastiĝanta ekde ties epicentro en la Demokratia Respubliko Kongo.