Esploristoj de la Universitato North-West (akronime NWU), en Sud-Afriko, pristudas la potencialon de la planto Lessertia frutescens, populare konata kiel kancerarbuto, post kiam laboratoriaj studoj malkovris ĝian aktivecon kontraŭ pluraj tipoj de kancero.
La esplorteamo testis ekstraktojn de la indiĝena planto sur kultivitaj homaj kancerĉeloj kaj sur laboratorie kreskigitaj «minitumoroj» konataj kiel sferoidoj.
«Lessertia frutescens montris signifan kontraŭkanceran aktivecon ĉe pluraj tipoj de kancero en nia esploro», diskonigis Chrisna Gouws, esplorprofesoro ĉe NWU.