La registaroj de Japanio kaj Usono anoncis interkonsenton pri komuna investo de mil milionoj da dolaroj kadre de la usona projekto «Misio Genezo». Tiu ĉi projekto estis lanĉita de la usona registaro en novembro pasintjare, kaj dank’ al tiu ĉi interkonsento, Japanio fariĝas ĝia unua internacia membro.

Laŭ deklaroj de la proparolanto de la japana registaro, Minoru Kihara, la interkonsento inkluzivas kvinjaran strategian planon, kies celo estas antaŭenpuŝi la transformon de scienca esplorado per artefarita intelekto.