Antaŭ nelonge publikiĝis la testado de 3-dimensie printitaj spavoj (senpilotaj aviadiloj) fare de la brita mararmeo. Nun diskoniĝas ke ankaŭ la usona mararmeo ankaŭ fabrikas siajn spavojn per 3-dimensiaj printiloj.

3-dimensiaj printiloj estas parto de kuranta projekto kies ĉefa celo estas esplori kion moderna komunikado kaj fabrikaj teĥnologioj povas fari por ŝipistoj troviĝantaj en misio. Ili testas la uzon de enŝipaj printiloj por fabriki spavojn kun modifaĵoj faritaj laŭ bezonoj por konkretaj misioj.

Ĉiutipaj kaj diversgrandaj spavoj estas popularaj en la komunumo de 3-dimensiaj printiloj. Sed tiuj ĉi du novaĵoj, spite ĝian testan karakteron, klase montras kiel progresas iliaj uzo kaj aplikoj en la milita kampo.