La sistemoj por tertrema monitorado en Aŝgabato estos modernigitaj kadre de nova partnereco inter Turkmenio kaj Japanio. La prezidentoj de Turkmenio kaj Japanio subskribis la dokumenton kiu formaligas la partnerecon kaj lanĉon de la moderniga projekto.
Turkmenio ĵuse gastigis renkontiĝon kun delegitaro de la Japana Agentejo por Internacia Kooperado. En tiu renkontiĝo la lokoj por instalo de la aparatoj estis reviziitaj, la taskoj de la komuna kunordiga komitato estis difinitaj kaj la agoplano por la estonteco estis interkonsentita.
Kadre de la komunaj laboroj oni plenumos sismologiajn esplorojn kio, sekve, plifortigos kaj plibonigos la sekurecon de la loĝantaro en Tukmenio laŭ indikoj de raporto publikigita kadre de la partnereco.
Plie specialistoj el Turkmenio vojaĝos al Japanio kie ili estos trejnitaj kaj studos pri modernaj teĥnologioj por traktado de sismologiaj datumoj.