Armenio kaj Usono subskribis strategian interkonsenton okaze de la vizito de la usona ministro pri eksterlandaj aferoj Marco Rubio. La subskribo de la interkonsento sursceniĝas nur kelkajn semajnojn antaŭ la okazigo de la parlamentaj balotoj en Armenio, kie la nuna ĉefministro Nikol Pashinyan konkuros kontraŭ dividita opozicio.
La interkonsento kaj subskribitaj akordoj inkluzivas kunlaboron en pluraj kampoj, sed plej gravaj estas la ekpluatado de maloftegaj mineraloj, strategia sektoro en la nuna tutmonda kunteksto de konkurenco pri esencaj resursoj por la energia kaj teknologia sektoroj, kaj la antaŭenpuŝo de ekonomia koridoro en Suda Kaŭkazio.
Fontoj:
- https://www.aljazeera.com/news/2026/5/26/armenia-signs-strategic-partnership-deal-with-us-as-election-approaches
- https://www.infobae.com/america/mundo/2026/05/26/marco-rubio-firmo-acuerdos-con-armenia-durante-una-vista-relampago-a-erevan-del-corredor-tripp-a-las-tierras-raras/
- https://nuevarevolucion.es/el-corredor-de-zangezur-la-pieza-clave-de-las-relaciones-entre-armenia-y-azerbaiyan/