La registaroj de Panamo kaj Sudafriko formaligis akordon por pli ampleksa ambaŭflanka kooperado en la kampo de maraj aferoj. La akordo estis oficiale prezentita en la Panama ĉefurbo per komunikaĵo de la Panama Mara Aŭtoritato.
La Panama Mara Aŭtoritato precizigis ke la akordo inkluzivas punktojn kiel la apogon al maraj profesiuloj, havenan asistadon kaj stimuladon de la komerca floto de Panamo en la Afrika kontinento, kiu estas nova komerca celo de la institucio.
En vortoj de Jorge Barakat, administranto de la Panama Mara Aŭtoritato, la akordo estas grava kiel komplemento al la iniciato de la Afrika Unio, «Blua Ekonomio», kies celo estas disvolvi ĉian maran aktivaĵon. Barakat plie promesis konsideri la apogon de Panamo al Sudafriko en elektado kiu okazos venontan decembron en la Internacia Mara Organizo.