La registaro de Nederlando komunikis la ĵus pasintan mardon sian decidon malhelpi la akiron de la nederlanda firmao Solvinity, provizanto de nubkomputadaj servoj, fare de la usona kompanio Kyndryl.

Solvinity estas la firmao prizorganta la funkciadon de la platformo kiu povigas la aplikaĵon de la nederlanda ŝtato, DigiD. Tiu ĉi aplikaĵo ebligas al la civitanoj rete aŭtentigi sin kiam ili volas aranĝi rendevuon kun kuracisto, aĉeti domon aŭ interagi kun publikaj aŭtoritatoj.

En letero direktita al la parlamento, la ministro pri cifereca ekonomio, Willemijn Aerdts, informis ke ŝi vetoos la akiron laŭ propono de la nederlanda oficejo komisiita je analizo de investoj. Tiu ĉi institucio konkludis ke la aĉeto «povus konsistigi minacon al ĝenerala intereso».

Siaflanke, la usona firmao esprimis sian fortan malkontenton en komunikaĵo kiu aldone asertas ke «la politikigo de tiu ĉi procezo eklipsis la avantaĝojn de la transakcio por la klientoj de Solvinity kaj por la nederlandaj civitanoj».