La pakistana ĉefministro, Shehbaz Sharif, finis sian 4-tagan viziton al Ĉinio la 26-an de majo. Kadre de la vizito oni celebris la datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio en 1951.

La vizito koincidis kun la nuna intertraktado inter Usono kaj Irano kaj, laŭ artikolo publikigita de la ĉina televidkanalo CGTN, kunlaboro kaj plifirmigo de la partnereco inter la du landoj ludis centran rolon.

Plie, la menciita artikolo subtrekas la ĝisdatigon de planoj ligitaj al la ĉina-pakistana ekonomia koridoro konstruata en Pakistano kaj kiu strebas sekurigi kaj faciligi importadon de energiaj resursoj el Mezoriento al Ĉinio.

Fontoj: