La Fina Venko estas koncepto vaste konata inter la parolantoj de Esperanto, kaj eĉ pli inter movadanoj. Simplisme ni povus prezenti ĝin kiel la ideon, ke iam ĉiuj homoj — aŭ signifa parto de ili — en la tuta mondo parolos Esperanton kiel duan lingvon. Tamen pli profunda esploro rapide montrus, ke la afero estas multe pli nuanca kaj kompleksa. Sed hodiaŭ mia celo ne estas prilumi aŭ argumenti pri la celoj aŭ la sekvinda strategio de la movado ĉirkaŭ Esperanto.
Hodiaŭ mi volas uzi la internan mekanismon — aŭ logikon — kiu funkciigas Finvenkismon, por esplori ĝian aplikon en alia kampo: la batalo kontraŭ malsanoj. Tiu logiko donas sencon al la vojaĝo proponata de la ideo. En ĉi tiu vojaĝo la deirpunto estas la problemo — la lingva problemo — kaj la lasta haltejo estas la atingota celo, tio estas, la adopto de Esperanto kiel dua helplingvo en la kazo de Finvenkismo Esperanta.
En la kampo de sano kaj la batalo kontraŭ malsanoj ankaŭ ekzistas la ideo de la Fina Venko. Ĝenerale temas pri la sama ideo kaj la sama vojaĝo: de la identigo de problemo al la atingo de celo, kiu solvas la problemon. Sed en medicino la uzata terminaro estas malsama kaj pli strikte strukturita. Unuflanke ekzistas la koncepto de elradikigo, kies atingenda celo estas la forigo de malsano tutmonde — kaj plie, la risko de reapero devas esti nula aŭ minimuma.
Aldone ekzistas la ideo pri elimino de malsano, kiam la forigo efektiviĝas nur en difinita geografia zono, aŭ kiam la malsanproporcio (= prevalenco) tutmonde aŭ regione estas tre malalta. Ni povus vidi en la elimino de malsano paŝon en la ĝusta direkto al la dezirata elradikigo. Notindas ankaŭ la kondiĉoj por la elradikigo de malsano: ĝi devas esti kontaĝa, kaj nepras la ekzisto de manieroj preventi aŭ kuraci ĝin.
Ĝis nun mi povas festi la elradikigon de nur du malsanoj: variolo kaj bova pesto. Kaj certe la elimino de malsanoj estas festinda, sed ĝi estas nur parta vojaĝo al la difinita celo. Kaj la problemo de tiu parteco estas la daŭre kreskanta nombro de mortoj, kiuj en multaj okazoj estus eviteblaj.
Pri la daŭre kreskanta nombro de mortoj kaj pri ilia eviteblo ne necesas fari profundan analizon, sed nur atente rigardi la okazintaĵojn de ĉi tiu semajno: pli ol 500 infanoj mortintaj en Bangladeŝo pro morbilo, kaj la unua morto pro difterio en Aŭstralio post jardekoj.
La eviteblon de mortoj pro morbilo senkaŝe montris infankuracisto, kiu deklaris: «Kvankam morbilo estas tre kontaĝa, sana bebo senkomplike povas supervivi kun minimuma medikamentado». Kaj raportoj el Aŭstralio, kadre de la plej grava ekapero de difterio en jardekoj, klare indikas, ke la plej multaj kazoj troviĝas en foraj indiĝenaj komunumoj.
Louis Pasteur iam diris, ke «estas en la povo de la homoj elradikigi infektadon de sur la tero». Kio do misfunkciis? Kial ni, kiel socio, ne povis eviti ĉi tiujn mortojn? Kaj ĝuste ĉi tiuj demandoj prilumas la fakton, ke — sendepende de tio, kiun finvenkismon ni pritraktas — ne plej gravas la sufoka situacio kreata de la problemo, nek kiom efika estas la solvo aŭ la celo, sed la interesoj de la decidopovaj partoprenantoj en la afero kiel tuto.