Bonan tageron kaj bonvenon al la hodiaŭa kuriero kiu aldone estas la unua. Tial ni ankaŭ bonvenigas vin al nia projekto: Mondaj Anguloj - Nuntempo kaj estonteco en perspektivo. Nun modesta sed ambicia reta publikaĵo per kiu ni volas varti la kreskadon de reta portalo kaj komunumo kiu kune konsistigas mondan rigardon por kompreni la nunon kaj antaŭvidi la estontecon.

Konfirmiĝas tri novaj kazoj de Ebolo en Ugando

Kio okazis? Sanaŭtoritatoj en Ugando raportis tri novajn kazojn de ebolo, kio portas la totalon al kvin konfirmitaj kazoj kaj pelis la enlandajn aŭtoritatojn al intensigo de la laboroj por la spurado de kontaktoj kun infektitoj kaj tiel kiel eble plej rapide haltigi la divastiĝon de la malsano.

Kial tiu ĉi novaĵo estas aparte grava? Ĝi koincidas kun la averto de la Afrika publiksana agentejo, pasintan sabaton 23-an de majo, pri la riskoj por 10 pliaj landoj kadre de tre kontaĝa stamo de ebolo disvastiĝanta ekde ties epicentro en la Demokratia Respubliko Kongo.

Ekapero de morbilo mortigas pli ol 500 infanojn en Bangladeŝo

En Bangladeŝo morbila ekapero kaŭzis la morton de pli ol 500 infanoj kaj superŝarĝas la hospitalojn. La enlandaj aŭtoritatoj entreprenis amasan vakcinadon por haltigi la disvastiĝon de la malsano.

Progreso kaj efikeco de la vakcinado La landa estro de UNICEF, Rana Flowers, informis ĉisemajne ke la kampanjo jam atingis 18 milionojn da infanoj. Tamen, sanaŭtoritatoj jam indikis ke la sekvoj de la vakcinado plene efektiviĝos nur post monatoj.

Korŝira konstato en vortoj de sanprofesiuloj Ainul Islam Khan, infankuracisto en hospitalo en Dako - la ĉefurbo de Bangladeŝo - deklaris al novaĵagentejoj ke “kvankam morbilo estas tre kontaĝa, sana bebo senkomplike povas supervivi kun minimuma medikamentado”.

La firmao Hitachi subskribas kontrakton por la realigo de fervojaj sistemoj en Meksiko

La japana firmao Hitachi ricevis mendon de la registaro de Meksiko por provizi novan pasaĝeran fervojan koridoron per signalaj kaj telekomunikaj sistemoj. La projekto estas taksita je valoro de 168 milionoj da eŭroj kaj ĝia celo estas ne nur pliigi la sekurecon kaj fidindecon en la funkciado de la fervoja reto sed ankaŭ helpi redukti ties kostojn.