Kara leganto, bonvenon al nia hodiaŭa kuriero. En Hispanio estas jam malfrue kaj ni estas sojle de nova tago, kiun loĝantoj en Aŭstralio jam ĝuas, sed en usona Kalifornio nur ekas posttagmezo hodiaŭa. Bonan tageron!

Ĉu ekonomiaj koridoroj movas la mondon?

En Armenio Usono kaj Armenio subskribis interkonsenton por plifortigi sian strategian kunlaboron.

En Ĉinio La pakistana ĉefministro, Shehbaz Sharif, finis sian 4-tagan viziton al Ĉinio.

La protagonistoj de la supraj eventoj estas malsamaj, sed ne nur la komunikaĵoj similas. En ambaŭ anguloj de la mondo, kaj en ambaŭ okazintaĵoj, ĉefrolas la ekonomiaj koridoroj. Ĉu ankaŭ en via angulo de la mondo ekzistas tiaj projektoj?

Ĉu plia misfortuno de la fabrikantoj de luksaj kaj sportaj aŭtoj en la sektoro de elektra transportado?

Kio okazis? La itala firmao Ferrari, fabrikanto de luksaj kaj sportaj aŭtoj, lanĉis sian unuan plene elektran aŭton, kies nomo estas «Luce» — itala vorto por lumo.

La misfortuno Reagoj al la lanĉo en sociaj retejoj estis tre variaj. Kelkaj opiniis ĝin «majstraĵo», dum aliaj parolis pri «senutila rubaĵo». La fakto estas, ke la prezento okazis lunde la 25-an de majo kaj jam en la marda sesio de la borsaj merkatoj la akcioj de Ferrari falis je pli ol 8 procentoj en Milano kaj je 5 procentoj en Novjorko.