Feliĉan tageron kaj bonvenon al plia kuriera publikaĵo. La hodiaŭa ekzemplero estas aparte Esperanta ĉar la unuan fojon ni prezentas novaĵon ligitan al Graco, la urbo kie okazos la ĉijara Universala Kongreso de Esperanto. Sed antaŭ ol informiĝi pri Graco, ni ĵetu rigardon al okazintaĵoj ĉirkaŭ la mondo.
Mallonge
- Britio atingis rekorde altajn temperaturojn du sinsekvajn tagojn Lunde la temperaturoj atingis 34,8 °C kaj marde 35 °C.
- Spotify lanĉas funkcion povigitan de artefarita intelekto por la kreado de muzikaj remiksaĵoj Interkonsente kun usona firmao Universal Music Group.
- Eksportado de ĉinaj elektraj veturiloj kreskis je 40% en aprilo Laŭ datumoj publikigitaj de Bloomberg.
Ciferecaj platformoj kaj ŝtata suvereneco
Kio okazis? La registaro de Nederlando komunikis la ĵus pasintan mardon sian decidon malhelpi la akiron de la nederlanda firmao Solvinity, provizanto de nubkomputadaj servoj, fare de la usona kompanio Kyndryl.
Kial? En letero direktita al la parlamento, la ministro pri cifereca ekonomio, Willemijn Aerdts, informis ke ŝi vetoos la akiron laŭ propono de la nederlanda oficejo komisiita je analizo de investoj. Tiu ĉi institucio konkludis ke la aĉeto «povus konsistigi minacon al ĝenerala intereso».
Batalo kontraŭ malsanoj
Unua morto pro difterio en preskaŭ unu jardeko en Aŭstralio Pasintan mardon, sanaŭtoritatoj de Aŭstralio informis pri la rezultoj de nekropsio konfirmantaj ke difterio estis la kaŭzo de la morto de viro en aprilo en la hospitalo Royal Darwin.
Kunteksto Aŭstralio travivas ekaperon de difterio, la plej gravan en jardekoj, kun 245 registritaj kazoj ĉi-jare.
Kongresurbe: Transportostacio en municipo apud Graco, kie okazos la Universala Kongreso de Esperanto, estas renovigita kaj fariĝas trafiknabo
Kio okazis? La laboroj de plibonigo kaj pligrandigo de la transportostacio en la municipo Raaba-Grambach apud Graco, Aŭstrio, oficiale finiĝis post du jaroj kaj duono. La projekto ricevis investon de 73,5 milionoj da eŭroj kaj havigas al la urbo trafiknabon, kiu konektas opciojn de publika transporto (trajno kaj buso) kun instalaĵoj por biciklantoj kaj aŭtomobilveturantoj.
Ĉu lokaj aŭtoritatoj strebas faciligi transportadon por partoprenontoj en la UK? Ni povis nek konfirmi nek malkonfirmi, sed post du jaroj kaj duono da laboro, la finkonstruo de la renovigita stacio realiĝas tre konvene nur kelkajn monatojn antaŭ la datoj de la kongreso.
Tiu ĉi estas la lasta kuriero de la nuna semajno kaj tial ni profitas la okazon por deziri al vi feliĉan semajnfinon. Dankon pro via legado!